Alexander Shlafer
Alexander Shlafer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1956 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • rusa • angla |
Ŝtataneco | Usono Soveta Unio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1978–) ![]() |

Alexander SHLAFER [ŝláfer][noto 1] (ruse Александр Шляфер [ŝláfer], naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1956 en Rusio) estas esperantisto, membro de Akademio de Esperanto, matematikisto, lingvosciencisto, komputisto kaj revizianto plus redaktoro de la revuo Monato[1][2].
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Li esperantistiĝis aŭtodidakte en Rusio en 1978. Ekde 1993 li loĝas en Usono kaj de marto 1994 ĝis oktobro 1997 havis unuan usonan laborpostenon en la medicina centro de la Universitato de Kalifornio en San-Francisko.[3]
Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2010)[3]
- Direktoro de la sekcio pri gramatiko de la Akademio de Esperanto (de 2025)
- Direktoro de la sekcio Interkonsilejo de la Akademio de Esperanto (de 2022)[4]
- Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto (2010-2019)[5]
- Lingva kontrolanto de la internacia magazino MONATO (ekde 1995). Redaktoro de la rubriko Politiko (ekde januaro 2017 ĝis 2022, posteulo iĝis Massimo Ripani)[2]
- Prezidanto de usona Landa Asocio Esperanto-USA, tiutempe konata kiel ELNA (2002-2005)
- Prezidanto de SFERO (Regiona Esperanto-organizaĵo de Sanfrancisko) (1995-2002)
- Estrarano de SEU (1989-1990)
- Estrarano de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj) (1982-1989)
- Fondinto (1979), la unua prezidanto kaj honora membro de Tomska Esperanto-Klubo (Tomsk, Rusio)[1]
- Ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (ekde 1998)
- Ĉefinstruisto en la Internacia Somera Esperanto-Kursaro en la Sanfranciska Ŝtata Universitato 1998
- Instruis Esperanton en Rusio, Bulgario (en la internacia kursejo en Pisanica), Litovio kaj Usono (ekde 1979)

Aleksandro estas patro de du denaskaj esperantistoj, kiuj siatempe, dum siaj studentaj jaroj, mem oficiale instruis Esperanton en Universitato de Kalifornio en Berkeley (Kalifornio) kaj aktivis en Esperanto-movado.
Profesie
[redakti | redakti fonton]Alexander Shlafer doktoriĝis pri matematiko en la fako matematika logiko/algebro/nombro-teorio (1987).
Laborante en universitatoj, sciencaj kaj informo-teĥnologiaj organizaĵoj kaj sendepende, li profesie okupiĝis pri matematiko, logiko, artefarita intelekto, komputado, informa teĥnologio, lingvoinstruado, lingvoscienco matematika/komputa kaj ĝenerala, interlingvistiko kaj esperantologio.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En esperantlingvaj tekstoj ofte nomata Aleksandro SHLAFER, ĉiam kun familia nomo en la anglalingva formo oficiale registrita en Usono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 laŭ memprezenteto kiel revizianto de la revuo Monato de 2003
- ↑ 2,0 2,1 laŭ la noto Defia Rubriko en Monato 2022 1, ligita ankaŭ sube en la "eksteraj ligilo"
- ↑ 3,0 3,1 konfirmita interalie laŭ informoj en la retejo LinkedIn (angle)
- ↑ OFICIALAJ INFORMOJ de Akademio de Esperanto, Numero 38, 2022.07.04
- ↑ jen iuj respondoj de li de 2018/2019 el la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Persone:
- Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- La Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- Lingva revizianto kaj redaktoro pri politiko de Monato
- Sinprezento en Monato
Verkoj/Recenzoj:
- Defia Rubriko
- Ĉu silentigi opiniojn?
- La arto labori kune (ankaŭ ĉi tie)
- Studraporto lingvoscience serioza kaj metodologie firma
- Kortuŝa omaĝo al elstara lingvisto, esperantisto kaj patro
- El Ombro
- Plia sukceso de Jacques Ivart
- Perloj de gramatika inspiro (Geraldo Mattos. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj) (ankaŭ ĉi tie Arkivigite je 2010-11-01 per la retarkivo Wayback Machine)
- Komputiko "laŭ Pokrovskij" (kaj ankaŭ ĉi tie Arkivigite je 2010-12-16 per la retarkivo Wayback Machine kaj ĉi tie)
- Vi ĝuos legadon! (Sergio Pokrovskij. Lingvaj Respondoj) Arkivigite je 2010-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- "La manuskriptoj ne forbrulas!"
- Leksikaj Ekskursoj
- Ĉarma antikva musido
- Stenu ĉiulingve, se vi kapablos
- Aliaj