James McHenry
Aspekto
James McHenry | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1753 en Ballymena |
Morto | 3-an de majo 1816 (62-jaraĝa) en Baltimore |
Tombo | Westminster Hall and Burying Ground (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato de Dublino ![]() |
Subskribo ![]() | |
Infanoj | 5 |
Okupo | |
Okupo | politikisto kuracisto statistikisto entreprenisto ![]() |

Advertisement
James MCHENRY, naskiĝinta la 16-an de novembro 1753 en Ballymena en Irlando kaj mortinta la 3-an de majo 1816 en Baltimoro (Marilando), estis usona politikisto devenanta el Irlando, kaj unu el la subskribintoj de la konstitucio de Usono.

Advertisement
Li estis armea kuracisto dum la Usona Milito de Sendependeco, bazita en Pensilvanio, sed kaptita kaj poste liberigita antaŭ la fino de la konflikto. Li estis delegito en la Kontinenta Kongreso por Marilando, kaj servis kiel la tria usona militsekretario inter la 27-an de januaro 1796 kaj la 13-an de majo 1800, dum la prezidentecoj de George Washington kaj John Adams. Li donis sian nomon al Fort McHenry.